Bataloj je Narviko

Norvegaj soldatoj kun maŝinpafilo M1917 en la fronto de Narvik.

Dum la Kampanjo de Norvegio en 1940, nome batalkampo de la Dua Mondmilito, okazis tri bataloj inter la fortoj de Unuiĝinta Reĝlando kaj Germanio, en Narvik, Norvegio, el kiuj la du unuaj estis ŝipbataloj kaj la lasta surtera:

  • Unua Batalo de Narvik, okazinta la 10an de aprilo antaŭ la golfeto de Narvik, kun necerta rezulto.
  • Dua Batalo de Narvik, okazinta la 13an de aprilo samloke de la unua batalo, rezulte en brita venko.
  • Tria Batalo de Narvik, okazinta inter la 9an de aprilo kaj la 8a de junio, ĉirkaŭ Narvik, rezulte en germana venko. Tiu kun partopreno ankaŭ de trupoj norvegaj, francaj, kaj polaj.

Kvankam venkitaj en maro ĉe Narvik, kaj perdinte la kontrolon de la urbo Narvik kaj estinte pelinta reen al la sveda landlimo, la Germanoj finfine venkis pro la foriro de Aliancanoj el Norvegio en Junio 1940 post la Batalo de Francio.

Narvik havigis senglacian havenon en Norda Atlantiko por la fero transportita fervoje el Kiruna en Svedio. Ambaŭ flankoj en la milito havis intereson en la kontrolo de tiu ferliverejo por si mem kaj por eviti ties kontrolon fare de la malamiko, pro kio ĝi iĝis unu el la plej akraj bataloj ekde la Invado de Pollando.[1]

  1. Narvik Naval Battle - Artikolo de BBC

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search